Milito al milito! Deklaracio de la internaciistoj lige al minaco de milito en Ukrainio

MILITO AL MILITO!
NE DONU EĈ UNU SANGOGUTON POR “NACIO”!

Batalo por la potenco inter oligarĥiaj klanoj de Ukrainio minacas kreski je internacia armita konflikto. Rusia kapitalismo intencas uzi la redividon de la ukrainia ŝtata povo por realigi siajn malnovajn ekspansiajn strebojn en Krimeo kaj Orienta Ukrainio, kie ĝi havas firmajn ekonomiajn, financajn kaj politikajn interesojn.
 
Sur la fono de la nova akriĝo de la ekonomia krizo en Rusio la reganta reĝimo penas, disblovante rusan naciismon, delogi la atenton de laboruloj de la kreskantaj soci-politikaj problemoj, mizeraj salajroj kaj pensioj, malmuntado de atingebla sanprotekto, edukado kaj aliaj sociaj servoj. Sub tondra akompano de naciisma kaj militema retoriko pli facials fini la formigon de la korporacia aŭtoritata ŝtato, bazita sur reakcie-konservativaj valoroj kaj subprema politiko.
 
En Ukrainio la akrega ekonomia kaj politika krizo venigis al plifortigo de batalo inter “malnovaj” kaj “novaj” oligarĥiaj klanoj, kaj la unuaj uzis interalie ankaŭ helpon de duonmilitistaj ekstremdekstraj kaj ekstremnaciismaj formiĝoj por fari la ŝtatrenverson en Kievo. Politikaj elitoj de Krimeo kaj Orienta Ukrainio ne intencas dividi kun la vicaj novaj kievaj regantoj sian povon kaj proprieton kaj penas apogi sin je la helpo flanke de la
rusia ŝtato. Ambaŭ flankoj aplikas senbridan naciisman histerion – respektive, la ukrainan kaj rusan. Okazas armitaj kunpuŝiĝoj, verŝiĝas sango. Siajn interesojn kaj strebojn havas ankaŭ la okcidentaj regnoj; ilia enmiksiĝo en la konflikton povas konduki al la Tria mondmilito.
 
Malamikaj koterioj de sinjoroj, kiel kutime, igas batali por iliaj interesoj nin, la simplajn homojn – dungitojn, senlaborulojn,studantojn, pensiulojn… Trinkigante nin per naciisma narkotaĵo, ili ekscitas nin unu kontraŭ alian, igante forgesi pri niaj realaj bezonoj kaj interesoj: Ni ne havas kaj ne devas havi rilaton al iuj iliaj “nacioj” – nin nun maltrankviligas multe pli vivaj kaj aktualaj

problemoj: kiel elvivi sur tiu reĝimo, kiun ili establis, por sklavigi kaj subpremi nin.

Ni ne cedu al la naciisma narkotaĵo. Por kio estas iliaj “nacioj” flagoj kaj postenoj! Tio ne estas nia milito, kaj ni ne devas iri al ĝi, pagante per nia sango por iliaj palacoj, bankokontoj kaj plezuro sidi en molaj foteloj de potenco. Kaj se la sinjoroj en Moskvo, Kievo, Lvivo, Ĥarkovo, Donecko kaj Simferopolo, Vaŝingtono kaj Bruselo lanĉos ĝin, nia devo estas – rezisti al ĝi per ĉiuj atingeblaj rimedoj!

NE AL MILITO INTER POPOLOJ – NE AL LA PACO INTER KLASOJ!

Rusia sekcio de la Internacia Asocio de Laboruloj

Internaciistoj de Ukrainio, Rusio, Moldavio, Israelio, Litovio, Rumanio, Pollando

Federacio de Anarĥiistoj de de Moldavio

Frakcio de Revoluciaj Socialistoj (Ukrainio)

La deklaro kune kun:

Laborista Solidareco Alianco (Nordameriko)

Internaciuloj Usono, de Irlando, de Nederlando

Anarki-Sindikatismaj Iniciato Rumanio

libertarianoj Barcelono

La komunisma maldekstra kaj internaciisma Ekvadoro, Peruo, Domingo, Meksiko, Urugvajo kaj Venezuelo

Laborisma-komunisto Iniciato (Francio)

Leicester grupo Anarkiista Federacio (Britio)

Franclingva Anarkiista Federacio

Internacio de Anarkiistaj Federacioj

Unio laboristoj kaj malfortikoj Clermont-Ferrand CNT-AIT (Francio)

"Monda Revolucio" (Kroatio)

Unu socialistoj libertario (Egiptio)

libcom.org grupon

Reto "World in Common"

Industrial Workers of the World (Industriaj Laboristoj de la Mondo, aŭ IWW)

Liberacana Frakcio - Sennacieca Asocio Tutmonda

Bristol grupo Anarkiista Federacio (Britio)

Reto anarki-sindikatistoj (MASA, Kroatio)

Hamid Moradei (libcom.org/tags/hamid-moradei)

Top de la Socia Agado (Ateno, Grekio)

Anarkiista Federacio - Regionoj Reto Sud-Oriento de Anglio

South Florida General Membership Branch of Industrial Workers of the World (USA)

Rosa Luxemburg Paĝo (www.facebook.com/rosa.luksemburg)

Nacia Anti-Nuklea Reto (Italio)

Anarkiisto de Anglio

Rondo "Klaso Alternativaj" (Italio)

Anarkiista Federacio Edinburgo

La aserto estas malfermita por subskribo

Translated by comrades from the globally based Libertarian Fraction of the World Non-national Association (SAT-Liberecana Frakcio).